![]() |
S i l e z i a n o |
Regiona |
![]() |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Esperantaj libraroj en Silezio
El inter sciencaj bibliotekoj en Pollando nur Universitata Biblioteko de la Lublina Katolika Universitato posedas seriozan libraron pri Esperanto kaj pri la problemo de internacia lingva komunikado. La libraro ekestis en 1974 laŭ iniciato de d-ro Ĉeslao Biedulski, tiutempe sienca laboranto de KUL, kaj pastro Henriko Paruzel, kun subteno de episkopo Boleslao Pylak kaj direkcio de la biblioteko. Pollando estas patrio de Esperanto, tamen kelkoble pli grandaj esperantaj libraroj troviĝas en Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Svislando kaj en aliaj landoj.
Proksimiĝanta plilarĝigo de la Eŭropa Unio, kiam nombro de lingvoj de membrolandoj superos 20, kaŭzos kostokreskon de tradukado de dokumentoj kaj debatoj de la uniaj organizoj. Grandaj okcidenteŭropaj landoj klopodos limigadi rolon de lingvoj de ceteraj landoj, en tio ankaŭ rolon de la pola lingvo. Ni devas jam nun prepariĝadi al diskuto pri tiu temo kaj al defendo de interesoj de mez-orienteŭropaj landoj. Oni devas volontigadi sudentojn kaj diplomitojn skribi magistrajn kaj doktorajn disertaciojn pri la temo de internacia lingva komunikado en Eŭropo. Tial oni devas fari ĉion eblan por ke konsiderinda esperanta libraro ekestu ĉe unu el sciencaj bibliotekoj en Vroclavo.
En tiu fako de la retpaĝaro „Eŭroponto“, ni klopodos kolekti informojn pri esperantaj eldonaĵoj kaj pri libroj en aliaj lingvoj ligitaj kun internacia lingva komunikado. Neniu el sileziaj bibliotekoj posedas pli ol 100 librojn pri tiu temo. Elektronikaj katalalogoj estas en stadio de prilaborado kaj enskribante la ŝlosilvorton „esperanto“ ni ankoraŭ ne ricevos precizajn informojn pri esperantaj libroj en la biblioteko.
Biblioteko de la Nacia Instituto „Ossoliński“ en Vroclavo
Universitata Biblioteko en Vroclavo
Vojevodia Publika Biblioteko en Vroclavo
|
Aktualigo: marto 2008 |
Bonvolu skribi al Sileziano |
|
Kodado: Unikodo UTF-8 |
| Napisz do Sileziano |
© SEA 2004 |