SILEZIANO

 
Esperanta indekso   Беларускi iндэкс   Český index   Deutscher Index   English index   Índice español   Index français   Hrvatski indeks   Magyar index   Indice italiano   Nederlands index   Index lietuviškai   Indeks polski   Índice português    Index în limba română   Русский индекс   Slovenský index   Slovenski indeks   Український iндекс

Anna Mackiewicz

Omaĝe al Międzygórze


Międzygórze, ĉarmulino,
oreruĝe ornamita,
ĉu vi estas nur feino,
ĉu filin' cigana, sprita?

Montoj ŝirmas vian neston,
vent' facila nin glatumas
dum plezura ripoz-siesto
kaj torentoj trile lulas.

Vojoj, padoj kaj vojetoj
kuras, plektas sin salute,
kaptas sunon forstaj retoj,
flirte dancas lum' gutgute.

Palpebrumas forst' alloge,
vokas min per mia nomo,
kisas, kapturniĝe, broge,
ame spiras per aromo.

Mi preparis la imagon:
kion flustras la arbaro?
Ho, ĝi diras „bonan tagon“
al la esperantistaro.

Gigantmuroj helridetas,
flagoj flirtas buntkolore,
ĉio jam perfekte pretas
por saluti nin florkore.

La giganta Abelujo
zumas, svarmas kaj susuras,
la frateca Haleluja ─
ĝojtriumfe supren kuras.

       Międzygórze

 foto: E.Wojtakowski        

 

 


Aktualigo: marto 2008

Bonvolu skribi al Sileziano

Kodado: Unikodo UTF-8

Napisz do Sileziano

© SEA 2004