![]() |
SILEZIANO |
![]() |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
STATUTO DE LA SILEZIA ESPERANTO-ASOCIO
Ĉapitro I: Ĝeneralaj
principoj
1.
La Silezia Esperanto-Asocio, nomata en sekvaj paragrafoj la asocio, estas
registrita asocio kaj laǔ la leĝo pri asocioj posedas juran personecon.
2.
Nomo de la asocio en la lingvo Esperanto estas: "Silezia
Esperanto-Asocio", en mallongigo SEA.
§ 2
La
Silezia Esperanto-Asocio estas soci-kultura asocio, grupiganta amantojn de
Esperanto je principo de libervoleco, kaj bazas sian agadon je senprofita
laboro de la membraro.
§ 3
Agadtereno
de la asocio estas teritorio de Pola Respubliko kaj eksterlando kaj sidejo de ĝiaj
ĉefaj organoj estas la urbo Vroclavo.
§ 4
La
asocio grupigas civitanojn de Pola Respubliko kaj eksterlandanojn loĝantajn
enlande kaj eksterlande.
§ 5
Organizaj unuoj de la asocio estas rondoj.
§ 6
La
asocio povas esti membro de landaj kaj internaciaj asocioj kun samaj aǔ similaj
statutaj celoj.
§ 7
La asocio rajtas uzi organizajn insignojn kaj
sigelojn.
Ĉapitro II: Celoj kaj agadrimedoj
La asocio celas:
1)
popularigadi la internacian lingvon Esperanto kiel neǔtralan rimedon en
kultura, scienca, teknika, komerca, turisma interŝanĝo kaj en aliaj
internaciaj kontaktoj,
2)
popularigi ideon de egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj de malgrandaj nacioj kun
lingvoj kaj kulturoj de grandaj nacioj,
3)
gvidi studojn pri internacia lingva komunikado,
4)
popularigi civilizajn, sciencajn kaj kulturajn atingaĵojn de Silezio pere de la
lingvo Esperanto,
5)
pliprofundigadi konon pri kulturo de aliaj nacioj pere de la lingvo Esperanto,
6)
popularigadi genealogiajn esplorojn kaj familian tradicion kiel unu el rimedoj,
per kiu malgrandaj nacioj povas konservi sian etnikan individuecon,
7)
disvolvadi kultur-klerigan aktivecon inter la membraro.
§ 9
La asocio realigas siajn celojn, konforme al devigaj
leĝpreskriboj, pere de:
1)
organizado kaj gvidado de kursoj de la lingvo Esperanto,
2)
kreado, programado kaj agado de studgrupoj,
3)
organizado de prelegoj, lekcioj, seminarioj, konkursoj kaj ekspozicioj,
4)
organizado de artaranĝoj kaj klubaj vesperoj,
5)
organizado de pedagogiaj kursoj por lektoroj de la lingvo Esperanto kunlabore
kun klerigaj aǔtoritatoj,
6)
organizado de diversaj formoj de enlanda kaj internacia turismo ligita kun
lernado kaj perfektigado de la lingvokono de Esperanto,
7)
gvidado de bibliotekoj kaj pruntejoj de Esperantaj libroj kaj gazetoj,
8)
organizado kaj partopreno en landaj kaj eksterlandaj kongresoj, seminarioj,
kunvenoj kaj okazaj solenoj,
9)
eldonado kaj vendado de Esperantaj lernolibroj kaj eldonaĵoj,
10)
disvolvado de kultur-kleriga kunlaboro kun landaj, eksterlandaj kaj internaciaj
Esperantaj organizoj,
11)
entreprenado de ĉiaspeca alia aktiveco konforma al statutaj celoj de la
asocio.
Ĉapitro III: Membroj, iliaj rajtoj kaj devoj
Membroj de la asocio dividiĝas je:
1)
ordinaraj membroj,
2)
subtenantaj membroj,
3)
honoraj membroj.
§ 11
1.
Ordinara membro povas fariĝi fizika persono, kiu deklaris pretecon realigi
celojn de la asocio.
2.
Akceptado kaj forstrekado el la listo de ordinaraj membroj okazas surbaze de
decido de la Ĉefa Estraro de la asocio.
3.
Pri atribuo de ordinara membreco povas peti:
a) plenaĝaj civitanoj profitantaj plenon de
publikaj rajtoj,
b) neplenaĝuloj en la aĝo 16-18 jaroj,
c) neplenaĝuloj malpli ol 16-jaraj posedantaj
permeson de gepatroj aǔ kuratoroj.
1.
Subtenanta membro de la asocio povas fariĝi fizika aǔ jura persono, kiu por
subteni agadon de la asocio pagis membrokotizon.
2.
Subtenanta membro - la jura persono agas en la asocio pere de sia reprezentanto.
3.
Akceptado kaj forstrekado el la listo de subtenantaj membroj okazas surbaze de
decido de la Ĉefa Estraro de la asocio.
1.
Statuson de honora membro atribuas la Ĝenerala Membrokunveno je propono de la
Ĉefa Estraro al personoj precipe meritplenaj por popularigado de la internacia
lingvo en Silezio.
2.
Honoraj membroj ne pagas membrokotizojn kaj posedas ĉiujn rajtojn de ordinaraj
membroj de la asocio.
1.
Plenaĝaj membroj ordinaraj kaj honoraj posedas aktivan kaj pasivan elektorajton
al organoj de la asocio.
2.
Aktivan kaj pasivan elektorajton posedas ankaǔ neplenaĝaj membroj en la aĝo
16-18 jaroj, tamen ili ne povas formi plimulton en organoj de la asocio.
3.
Ordinaraj, subtenantaj kaj honoraj membroj rajtas:
a) profiti ĉiun helpon de la asocio laǔ ĝenerale
akceptitaj principoj,
b) elpaŝi kun iniciatoj konformaj al celoj de la
asocio kaj partopreni la organizan vivon,
c) prezenti proponojn koncerne agadon de la
asocio.
Membroj de la asocio estas devigitaj:
1)
aktive partopreni realigadon de statutaj celoj de la asocio,
2)
observi la statuton, regularojn kaj decidojn de organoj de la asocio,
3)
regule pagi membrokotizojn.
§ 16
1.
Membreco finiĝas per:
a) memvola eksiĝo anoncita skribe al la Ĉefa
Estraro,
b) forstreko el la membrolisto fare de la Ĉefa
Estraro pro ne pago de la membrokotizo dum unu jaro, kalkulante ekde fino de la
jaro por kiu kotizo estis pagita,
c) eksigo fare de la Ĉefa Estraro pro malobservo
de la statuto aǔ agado je malutilo de la asocio.
2.
Kontraǔ decido de la Ĉefa Estraro eksigita persono rajtas apelacii al la Ĝenerala
Membrokunveno.
§ 17
Membroj
plenumas siajn funkciojn senprofite, escepte de personoj dungitaj en oficejo de
la asocio.
1. Ĉefaj organoj de la asocio estas:
a) Ĝenerala Membrokunveno,
2. Oficdaǔro de organoj estas tri jaroj.
ĜENERALA MEMBROKUNVENO
§ 19
1.
La plej alta organo de la asocio estas la Ĝenerala Membrokunveno.
2.
La Ĝenerala Membrokunveno povas esti ordinara aǔ eksterordinara.
1.
Ordinara Membrokunveno estas kunvokata ĉiun trian jaron fare de la Ĉefa
Estraro.
2.
La Ĉefa Estraro sciigas membrojn pri termino, loko kaj proponata tagordo de la
Ĝenerala Membro kunveno minimume 21 tagojn antaǔ dato de la Kunveno.
Eksterordinara Ĝenerala Membrokunveno estas
kunvokata:
a)
laǔ decido de la ĉefa Estraro,
b)
je skriba postulo de la Revizia Komisiono,
c)
je skriba peto subskribita de ¼ de la asocia membraro.
Al kompetenteco de la Ĝenerala Membrokunveno
apartenas:
1)
kompleksa pritakso de agado de la asocio,
2)
difinado de ĉefaj agadprincipoj de la asocio,
3)
ekzamenado kaj aprobado de raportoj de la Ĉefa Estraro kaj de la Revizia
Komisiono,
4)
decidado en ĉiuj aferoj koncernantaj agadon de la asocio,
5)
elektado de la Ĉefa Estraro kaj Revizia Komisiono,
6)
decidado pri ŝanĝoj en la statuto de la asocio,
7)
nomado de honoraj membroj,
8)
ekzamenado de apelacioj de personoj eksigitaj de la asocio,
9)
decidado en la kazo de malfondiĝo de la asocio.
Decidoj
de la Ĝenerala Membrokunveno estas farataj per simpla plimulto de voĉoj en ĉeesto
de almenaǔ ½ da membraro en la unua fiksita tempo kaj sendepende de nombro da
ĉeestantoj en la dua fiksita tempo, kun la escepto de decidoj pri statut-ŝanĝo
kaj dissolvo de la asocio.
LA ĈEFA ESTRARO
§ 24
1.
La Ĉefa Estraro konsistas el 5-7 personoj kaj elektas el inter si prezidanton,
vicprezidanton, sekretarion kaj kasiston.
2.
La Ĉefa Estraro plenumas povon en periodo inter ĝeneralaj membrokunvenoj.
3.
La Ĉefa Estraro rajtas koopti al sia konsisto novajn membrojn je loko de
cedintaj membroj en nombro ne superanta1/2 de konsisto devenanta el elekto.
Al kompetenteco de la Ĉefa Estraro apartenas:
1)
gvidado de kompleksa agado de la asocio kaj raportado pri sia agado antaǔ la Ĝenerala
Membrokunveno,
2)
fondado kaj malfondado de terenaj kaj mediaj rondoj,
3)
decidado pri havaĵo de la asocio,
4)
ekzamenado de proponoj kaj rekomendoj de la Revizia Komisiono,
5)
nomado kaj maldungado de oficistoj por administra-financa priservo de la asocio,
6)
akceptado kaj forstrekado de membroj de la asocio,
7)
kunvokado de ĝeneralaj membrokunvenoj,
8)
reprezentado de la asocio en ĝia agadtereno,
9)
fiksado de membrokotizoj,
10)
nomado kaj dissolvado de konstantaj aǔ dumtempaj problemaj komisionoj,
11)
akceptado de organizaj-financaj regularoj.
1.
Kunsidoj de la Ĉefa Estraro okazas laǔnecese, tamen ne malpli ofte ol unufoje
dum 3 monatoj.
2.
Decidoj de la Ĉefa Estraro estas farataj per simpla limulto da voĉoj en ĉeesto
de ½ da membroj de la Ĉefa Estraro. En kazo de voĉegaleco decidas voĉo de la
prezidanto.
REVIZIA KOMISIONO
§ 27
1.
La Revizia Komisiono konsistas el 3 personoj kaj elektas el inter si prezidanton
kaj sekretarion.
2.
Al kompetenteco de la Revizia Komisiono apartenas:
a) kontroli almenaǔ unufoje jare tuton de la
agado kaj precipe financan mastrumadon de la asocio,
b) elpaŝi al la Ĉefa Estraro kun proponoj kaj
rekomendoj rezultantaj el kontrolo kaj postuli klarigojn,
c) raporti dum la Ĝenerala Kunveno kaj prezenti
konkludojn koncerne absolutorion por la cedanta Ĉefa Estraro.
3.
Membroj de la Revizia Komisiono rajtas partopreni kunsidojn de la Ĉefa Estraro
kun konsila voĉo.
Ĉapitro V: Bazaj unuoj de la asocio
§ 28
1.
Bazaj unuoj de la asocio estas terenaj kaj mediaj rondoj.
2.
Rondon fondas la Ĉefa Estraro kiam en urbo aǔ medio estas minimume 10 membroj.
Organoj de rondo estas:
a)
Membrokunveno de la Rondo,
b)
Estraro de Rondo.
2.
Membrokunveno de la Rondo:
a) memstare difinas programon kaj agadplanon,
b) pritaksas statutan agadon de membroj de la
rondo,
c) akceptas raportojn pri agado de estraro de la
rondo kaj donas absolutorion.
d) elektas estraron de la rondo en konsisto 3-5
personoj.
1.
Estraro de rondo elektas inter si prezidanton, sekretarion kaj kasiston.
2.
Estraro de rondo plenumas povon en periodo inter ĝeneralaj membrokunvenoj kaj
ĝia kadenco daǔras du jarojn.
3.
Al kompetenteco de estraro de rondo apartenas:
a) realigado de decidoj de la membrokunveno,
programo kaj agadplano,
b) kunlaboro kun organizaĵoj kaj entreprenoj en
sia agadtereno,
c) nomado de problemaj komisionoj,
d) kunvokado de membrokunvenoj de la rondo.
Ĉapitro VI: Havaĵo de la asocio
§ 32
1. Havaĵon de la asocio konsistigas nemoveblaĵoj,
moveblaĵoj, rajtoj, valorpaperoj kaj fondusoj, t.e. aktivoj en kontataĵo kaj
en bankaj kontoj.
2. Fondusoj de la asocio konsistas el:
a) membrokotizoj,
b) enspezoj el la statuta agado de la asocio,
c) enspezoj el la mastrumada agado,
d) donacoj kaj legacioj,
e) subvencioj,
f) dividendoj de komercaj paperoj.
3. Pri enspezoj de la asocio mastrumas la ĉefa
Estraro.
4. Por valideco de skribaĵoj kaj dokumentoj en la
aferoj de la asocio estas necesaj du subskriboj: de prezidanto aǔ vicprezidanto
kaj de sekretario aǔ kasisto.
Ĉapitro VII: Statutoŝanĝo kaj dissolvo de la asocio
1.
Decidojn pri statutoŝanĝo kaj dissolvo de la asocio faras la Ĝenerala
Membrokunveno per plimulto de 2/3 da voĉoj en ĉeesto de almenaǔ 1/2 da voĉrajtigitaj
membroj.
2.
En la kazo de decido pri dissolvo de la asocio la Ĝenerala Membrokunveno
decidas pri destino de havaĵo kaj nomas Likvidan
Komisionon.
* * * * *
|
Aktualigo: marto 2008 |
Bonvolu skribi al Sileziano |
|
Kodado: Unikodo UTF-8 |
| Napisz do Sileziano |
© SEA 2004 |